Esperanto-radio Muzaiko в Android Market

Icon for Esperanto-radio Muzaiko 1.2.2 tune Esperanto-radio Muzaiko (v. 1.2.2 tune)
Разработано Jacob Nordfalk

Aŭskultu pli ol 10 diversajn radio-kanalojn en Esperanto!

- Muzaiko, la tuttempa tutmonda tutmojosa retradio en Esperanto, kun muziko, novaĵoj, informoj, raportoj, arkivaĵoj kaj multe pli.
- Kaliningrada E-radio (Rusio)
- 3ZZZ en Esperanto (Aŭstalio)
- Krokoloko (Ĉilio)
- Peranto
- Pola Retradio (Pollando)
- Radio Havano Kubo (Kubo)
- Radio Vatikana
- Radio Verda (Kanado)
- Varsovia Vento (Pollando)
- Verda Stacio (Ĉeĥio / Slovakio)
- Voĉoj el Japanio (Japanio)
- Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo (Germanio)

(Ĉina Radio Internacia kaj la radio de Vinilkosmo ne elekteblas, ĉar ili elsendas en ne-kongruaj formatoj)


Por ĉiu kanalo oni povas elekti ne nur inter la diversaj lastatempaj podkastoj, sed ankaŭ legi pri la podkasto kaj spekti la hejmpaĝojn de ili.

Vi povas eĉ uzi la programon kiel vekhorloĝo, tiel ke via preferata kanalo aŭtomate ekludiĝos je via preferata horo.


"La androjda radioprogramo estas tre utila, ja multe-multe simpligas la aŭskultadon de Esperantaj radioelsendoj. "
- Eventoj / Ret-Info

Se vi estas kontenta pri la programo, mi petas vin enŝalti la reklamojn de la programo kaj/aŭ donaci 1 aŭ 2 eŭrojn per https://market.android.com/details?id=dk.nordfalk.esperanto.donacoj2


Demandoj kaj proponoj por plibonigoj estas ege bonvenaj.

En la programo vi povas uzi la butonon 'Pri' por fari sugestojn aŭ demandojn kaj sendi propgramprotokolon al mi por ke mi povu solvi eventualajn problemojn.

La programo estas malfermfonta. Tiel aliaj rajtas kopii kaj kontribui al la programo. La fontokodo troviĝas ĉe http://code.google.com/p/esperanto-telefono/wiki/EsperantoRadio .
Tiuj kiuj ne uzas Guglo Play povas elŝuti la programon de tie.



Бесплатно

Категория: Музыка и аудио
Закачек: 1000-5000
Размер: 283.8 KB
Опубликовано: 2013-01-26
Обновлено: 2013-01-26

Официальный сайт:
Code.google.com/p/esperanto...

Баркод для Esperanto-radio Muzaiko
Воспользуйтесь сканером штрихкодов для быстрой установки этого приложения на ваш телефон!
Права доступа: 7 (показать/скрыть полный список)

Системное имя пакета: dk.nordfalk.esperanto.radio

Комментарии и оценки пользователей для Esperanto-radio Muzaiko

[2012-10-12] A Google User:
Bonege! Finfie
[2012-09-21] A Google User:
Dankon! Tre bona programo kaj radiostacio.
[2012-08-07] A Google User:
Mi ŝategas... Mi ŝategas tiun ĉi aplikaĵojn, ĝi helpis min perfektigi mian aŭskultadan kapablon, ekde la elŝutadon de ĝi, mi aŭskultas la diversajn podkastojn ĉiutage.
[2012-07-15] A Google User:
Bubu Naples Florida Tre bona!
[2012-06-27] A Google User:
Dankon! This is one of the best streaming apps I've used to date.
[2012-06-26] A Google User:
Mojosege. Muzaikon, EO-podkastojn, bonegajn aŭskultaĵojn tuttage kaj ĉiutage; ĉiom da tio havas ĉi tiu aplikaĵo. Kial ajn oni ne ŝategas?
[2012-05-06] A Google User:
Bonege. Ĝi funkcias bone. Mi vere ĝuas la muzikon.
[2012-04-10] A Google User:
Estas multaj radioj. Tre bona!
[2012-03-30] A Google User:
Bezonas pli bonajn ludadajn regilojn por la podkastoj. Alie, gxi estas bonega.
[2012-01-29] A Google User:
Bonega! Bonega programo por aŭskulti muzaiko retradio.
Страница:  1   2    »